Monda germana
El Vikipedio
Monda germana (Wede, Welt Deutsch, Weltdeutsch [monda germana] aŭ Weltdialekt [monda dialekto]) (ne konfuzu al Weltdeutsch proponita de Wilhelm Ostwald, 1916) estas planlingvo proponita de verkisto Adalbert Baumann en 1915, ankaŭ kreanto de Oiropa'pitschn. Ĝi estas eŭroklono bazita sur la germana lingvo, aŭ modifita germana. Eble ĝi estas praformo de Veltpitschn.
Wede havis apogon en Germanio pro naciismo dum la Unua mondmilito kaj poste. Ĝi estis rigardita kiel maniero por lernigi la germanan al konkerotaj popoloj kaj divastigi la germanan inter aliaj nacioj.
[redakti] Bibliografio
BAUMANN, Adalbert (1915):
Wede, die Verständigungssprache der Zentralmächte und ihrer Freunde, die neue Welt-Hilfs-Sprache.
Diessen: Huber.
Baumann, Adalbert
Wede, die Verständigungssprache der Zentralmächte
Diessen vor München: 1915
(31 p.)
La projekto ricevis la bibliotekan kodon 417.31 “1915” de Biblioteko Butler.
